воскресенье, 22 мая 2011 г.

2. Moderna lernilo

Antaŭ nelonge mi aĉetis mankomputilon Samsung Galaxy TAB. Tio ne estas poŝtelefono. Ĝi estas sufiĉe granda ebena komputilo sen klavaro kun sensiva vidigilo. Primara celo de la aĉetaĵo por mi estis uzado de la servo "Remember the milk" (Memoru lakton) per kiu mi aranĝas miajn taskojn kaj projektojn. Kaj la nova ilo bonege trafas ĝin.

La komputilo funkcias sub la rego de la operaciumo Android 2.2 kaj donas eblon instali multegon da diferencaj programoj. Mi longe serĉis en la programaro ilojn por lerni vortojn kaj trovis bonegan ekzempleron - Flash Cards Manager farita de mSurf Lab. Fakte ĝi estas fama rimedo - kartetoj averse de kiu ni skribas la vorton kiun volas ellerni kaj dorse ni skribas tradukon, definon, aŭ ekzemplo de uzado. Sed tiu ĉi ilo realigita programe.

La programo permesas elŝuti personajn listojn da vortos el servo Google Docs kaj havas serĉilon por trovi bezonatajn vortojn. La serĉilo funkcias por ambaŭ flankojn de la kartetoj, per tiu ĉi eco la programo iĝas vortaron por nekonataj vortoj.

Mi uzas la programon dum kelkaj semajnoj kaj opinias tion tre utila. Pli bone estas ke tiun ĉi programon oni povas uzi ne nur kun mankomputilo sed ankaŭ kun modernaj poŝtelefonoj (smart phon) kiuj havas operaciumon Android. Atentenda eco de programo estas ebleco funkcii sen ĉiama komunikado. Wi Fi aŭ 3G estas necesa nur por elŝuti novajn listojn da vortos. Poste oni povas lerni ilin sen iu ajn komunikado t.e. senpage.

суббота, 21 мая 2011 г.

1. Saluton la Mondo!

Tio ĉi estas mia esperanta blogo kie mi intencas skribi pri mia lernado de la lingo kaj pri aliaj aferoj kiuj koncernas ĝin. Celo de mia lernado estas nivelo B2 de la lingva posedo laŭ Europa standarto de edukado.

Mi pardonpetas pro miaj eraroj. Se vi rimarkis ilin bonvolu lasi komenton. Certe mi bonvenas viaj opinioj kaj mesaĝoj.